Rezolucio de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto en Burno
Inter la 26-a de julio kaj 2-a de aŭgusto 2025 kunvenis 1132 homoj el 63 landoj en Burno, Ĉeĥio, por partopreni en la 110-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni diskutis la temon Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj. Samtempe ni montris per nia propra agado, kiel bone la internacia lingvo Esperanto servas kiel ponto inter malsam-lingvanoj el diversaj landoj kun diversaj spertoj kaj opinioj. Limiginte la traktadon de novaj teknologioj al ties komunikaj aspektoj, oni verkis raporton kaj surbaze de ĝi tiun ĉi rezolucion:
Kun ĝojo ni konstatas, ke la novaj komunikaj teknologioj ebligis signifan kreskon de la nombro de praktike atingeblaj Esperanto-parolantoj. Tial la kono de Esperanto en inter-ligita mondo fariĝas ĉiam pli valora por atingo de paco kaj konfido inter la popoloj;
Ni notas, ke multlingva komunikado per maŝina tradukado fariĝis malmultekosta kaj vaste uzebla;
Samtempe ni notas, ke la instigoj lerni fremdajn lingvojn malfortiĝas, inter-alie pro la uzo de maŝina tradukado, kaj malpliiĝas lingva egaleco, kondukante al kultura provincismo;
Kun zorgo ni konstatas, ke estiĝas abundego da ciferecaj komunikiloj, per kiuj multaj homoj emas aliĝi al fontoj de informado kun sam-opiniaj grupoj, fortigante dividojn en la socio;
Ni atentigas, ke Esperanto plene taŭgas kiel internacia lingvo kaj jam posedas tutmondan komunumon de parolantoj, kiu kiel movado subtenas respekton kaj valorigon de fremdaj lingvoj kaj kultura diverseco;
Pro tio ni alvokas registarojn kaj la socion en ĉiuj landoj:
- reveni al instruado ankaŭ de najbaraj lingvoj kaj enkonduki Esperanton kiel lernejan fakon por fortigi la rektan kontakton al najbaraj kulturoj kaj la neŭtralan alproksimiĝon al aliaj lingvoj; kaj
- labori por plifortigi la statuson de lokaj lingvoj kaj de Esperanto kompare kun tiu de la super-regantaj lingvoj;
Ni opinias, ke:
- reciproka konfido povas kontribui al respektoplena, sekura kaj interkultura socia etoso kaj malpliigi la disdividajn fortojn en la socio;
- respekto por lokaj kulturoj portataj de lokaj lingvoj tiel plifortiĝas, kaj fortiĝas samtempe pacaj interligoj en la socio;
- tiel la novaj komunik-rimedoj helpos konstrui pontojn inter la popoloj, kaj la bariloj kaj dividoj inter ili malfortiĝos.
Burno, 2025-08-01